- La prezidanto de germana grupo esperantista skribis al ni
(20.I.08) tekste:
«La projekto de Ido tre plachas al mi. Mi nun instruas
Esperanton de du jaroj, kaj tial mi povas certigi vin, ke mi ghojos kiam
estos malaperintaj la vortoj chiu, chia, k. t. p., la deviga
akuzativo kaj la fleksitaj adjektivoj. Chio chi estis por la lernantoj la
kauzo al la plej grandaj eroroj. Treege mi salutas la reguligon de la
derivajhoj kaj la enkondukon de novaj sufiksoj.»
- Prezidanto de franca grupo esperantista skribis al ni
(29.II.08), tradukite:
«La forigo de la vortetoj iu, kiu, k. t. p. estos por chiuj
grandaj liberigo. Tio estis malfacilajho, kiu senkuraghigis la
lernantoj de niaj kursoj.»
- La estro de angla grupo esperantista skribis al ni
tekste en ES. (13.I.08):
«Me tute konsentas kun vu, ke partiani di futura linguo internaciona
ne devas esar fanatika sed liberala e progresema. Me konocas nula
Esperantisto, qua ne plene aprobas la enkonduko di nuva alfabeto sen
supersignita literi, e konseque me argumentas, se un reformo esas necesa,
ni anke samtempe korektigez la cetera difekti. Multa «primitiva»
Esperantisti, qui parolas pri la absoluta neceseso e granda utileso de la
akuzativo, nultempe uzas ica gramatikajo, kande la senco absolute ol
postulas, - personi qui studiis Esperanto de multa yari.»
- Membro de grupo esperantista, en german-lingua urbo, skribis al
ni (7.I.08) tekste:
«... Estante instruisto de L. I. en la kursoj de la chitiea
«Grupo Socialista», t. e. havante chefe neinstruintajn
laboristojn kiel lernantojn, mi tuj ekrimarkis la tre grandajn
avantaghojn (1) de la shanghoj kaj aldonoj de vi proponitaj. Precipe la
anstatauigo de la «tabelo» (kiu, kio, kies, k. t. p.)
shajnas por mi dezirindega; mi rimarkis, ke ordinara cerbo pli facile
lernas 500 radikajn vortojn ol la 14 erojn de tiu chi tabelo. Tiu fakto
komence shajnas al mi nekomprenebla, sed ghi estas fakto. Ankau
la akuzativon, almenau en la simpla vortordo, mi tre volunte forjhetus,
kiel same la akordon de la adjektivo kun la substantivo. Mi povus ech
diri, ke instinkte mi sentis jam chiujn aluditajn de vi mankojn en
Esperanto, sed ghis nun timis tion malkashe elparoli. La ega neceso de la
sufiksoj iz, oz, if, ankau shajnas indisputebla al mi....
«Fine mi deziras ankorau diri ion pri manko au neoportunajho en Esp., kiun vi en via broshuro ne aludis (2), sed kiu estas tre malagrabla en la rapida parola uzo de la lingvo: pri la tro granda simileco de l'personaj pronomoj mi, vi, li, shi, ghi, ni, vi. Tiuj pronomoj (kun ili ankau la posedaj pron.) nepre devas pli rimarkeble diferenci, kaj tion oni jam atingus, se vi estus anstatauata de vu ekz., kaj ghi de lo. Tiu lasta shangho sufiche multe pligrandigus ankau la belecon de L. I., kaj tio estas tute ne malchefa, char la belecon de lingvo oni audas de la unua momento, dum la aliaj kvalitoj bonaj estas nur poste rimarkataj (3)».
Ica letero respondas frapante ad iti, qui asertas, ke ni vizas nur la avantajo di la ciencisti e tute neglijas la «amaso», ke ni komplikas la linguo ed igas ol tro malfacila por la ordinara spiriti. Tute kontre, gramatikala simpligi vizas precipue igar la linguo plu facila ad la meze instruktita homi, dum ke la regulizo e kompletigo di la derivado igas ol plu komoda por la ciencisti.
- Ni ricevis de Usonana Esperantisto la sekvantan tre
interesantan leteron (14.II.08), tekste:
«... La lingvo internacia de Dro ZAMENHOF estas mirinda, sed en ghia
nuna formo la Amerikanoj trovas ghin tre malfacilan, kaj mi vere kredas, ke
la movado esperanta baldau mortighos tie chi, esceptinte ke oni shanghu la
lingvon.
«Kiel pravo mi prenas la liberecon prezenti al vi la historion de nia X.-a Esperanta grupo: - Antau du jaroj nia grupo havis cent dudek anojn. Unue la entuziasmo estis granda. Chiu ano promesis lerni la karan lingvon kiel eble plej baldau. Tiam la jhurnaloj Esperantaj diris: «la X-a grup kreskas rapide; la entuziasmo estas granda.»
«Sed nun! El la cent dudek anoj, estas nur kvar, kiuj povas iomete paroli la lingvon, kaj la grupo malgrandighis kaj malgrandighis ghis la nuna kondicio, kiu estas tre malfelicha. Ni havas nun eble dek au dekkvin anojn, kiuj ne volas cheesti che niaj kunvenoj.
«En Y..., Z... kaj aliaj urboj...» (en Usono) «la sama kondicio ekzistas. Chie la simila indiferenteco.
«Estas nur unu klarigo por tiu chi malfelicha afero. Esperanto en ghia nuna formo ne plachas la homojn Amerikanajn. Estas tro malfacila. La eterna kazo akuzativa, la adjektivo shanghebla, la literoj c^, g^, h^, j^ kaj s^, la diftongoj, la chiuantes» (sic!) «k. t. p. estas maltolereblaj. Reformo devas veni. Vere diras M. Ido: Halto esas morto, progreso esas vivo.
«Me certigas vin, ke estas Esperantistoj en X... kiuj kore shatas vian laboron pri l'Esperanto réformé, kaj ni esperas baldau ricevi de vi la lumon, kiu estas bezonata. Prosperu via jhurnalo. Vivu la reformo!»
Kompreneble, ni citas nur kelkajn ekzemplojn el multaj similaj leteroj ricevitaj de chiuj landoj. Ni aldonos nur tiun letereton de germana Esperantisto, tre fervora propagandisto, pri la Etude sur la dérivation en Esperanto de So COUTURAT (6.IX.07):
«Vi havis la kuraghon diri, kion multaj, multaj pensis. Falas la diacho Fundamenta Krestomatio, disrompighas la diacho Fundamento. Esperanto farighas Esperanto, la vera, libera Esperanto. Mi komencis malami Esperanton, mi komencos ami Esperanton. La batalo komencas. Ke Esperanto venku, kaj ne la «Esperantistoj»! Se ili venkos, Esperanto estas pereonta».
En la sequanta numeri ni publikigos: la Konkludi di la Raporto prezentita ad la Komitato da sa Sekretaryi: ni apertos la rubriko Linguala Questioni, e ni ampligos la rubriko Bibliografio (Libri e Jurnali), quan pro manko de loko ni devis mallongigar en ica numero.
Balde aparos, pri ES.: Lernolibro kompleta por Esperantisti; Gramatiki elementala e kompleta, ed Exercaro, en germana, angla e franca lingui; guidlibreti e du vortolibri en singla ek ica tri lingui. Progreso anuncos lia aparo.
(1) Ca vorto ne apartenas ad EP., sed ad ES.
(2) Etude sur la dérivation en Esperanto de L. COUTURAT.
(3) Oni rimarkos, ke la skribanto ne jam konocis la projekto di Ido,
qua juste kontentigas sa lasta deziro.
Abrejuri: D. germana; E. angla; EP. Esperanto primitiva; ER. Esperanto reformita (proyekto de 1894); ES. Esperanto simpligita; F. franca; G. greka; I. italiana; IN. Idiom Neutral; L. latina; LI. linguo internaciona; R. rusa; S. hispana.
Le gérant: L. COUTURAT.
This page hosted by Yellow Internet.
James Chandler 6-Mar-99.